PO-laptop.org-bio-eo

From OLPC
Jump to: navigation, search
  This page is monitored by the OLPC team.
  Translation of PO-laptop.org-bio-en-US original  
  bg | el | en | eo | es | it | ja | ko | ne | pt | ro | ru | zh (s) changes  

This is one of the template files for the laptop.org website.
Translators, please note that the EN version is a template file. You should edit the PO file specific to your target language rather than doing in-line edits on the EN page, e.g., PO-laptop.org-auxiliary-es for Spanish. If you would like to add a new language, please copy the EN page, using the appropriate suffix for your language. Also, please "watch" this page for changes.

The PO files are organized by sections:

Basic terms common to many pages, and pages that represent the top level of the website hierarchy: PO-laptop.org-top-level-eo PO-laptop.org-top-level-en-US
Individual sections: PO-laptop.org-vision-eo PO-laptop.org-vision-en-US
PO-laptop.org-laptop-eo PO-laptop.org-laptop-en-US
PO-laptop.org-foundation-eo PO-laptop.org-foundation-en-US
PO-laptop.org-children-eo PO-laptop.org-children-en-US
Auxilliary pages: PO-laptop.org-auxiliary-eo PO-laptop.org-auxiliary-en-US
PO-laptop.org-bio-eo PO-laptop.org-bio-en-US
PO-laptop.org-gettingstarted-eo PO-laptop.org-gettingstarted-en-US
#, fuzzy
msgid ""
msgstr ""
"Project-Id-Version: OLPC website files Version 2.0\n"
"POT-Creation-Date: 2007-03-11 12:00-0500\n"
"PO-Revision-Date: 2007-03-22 13:21-0500\n"
"Last-Translator: FULL NAME <EMAIL@ADDRESS>\n"
"Language-Team: LANGUAGE <LL@li.org>\n"
"MIME-Version: 1.0\n"
"Content-Type: text/plain; charset=utf-8\n"
"Content-Transfer-Encoding: 8bit\n"


#
# These pages are for the bios
#
msgid "biop1"
msgstr "back to list of people"

msgid "bio2"
msgstr "Antonio Battro estas kuracisto kaj universitata doktoro kies fako estas la disvolvado de bazaj kognitivaj kaj perceptaj procesoj en infanoj kaj adoleskantoj. Li enkondukis komputilojn kaj komunikajn disponaĵojn en lernejojn de diversaj landoj en Suda Ameriko, kaj ankaŭ antaŭenpuŝis la uzon de komputiloj kiel ciferaj protezoj por handkapitaj homoj. Li estas konsiderata kiel monda avangardulo je la nova studareo de neŭredukado, la interagado inter menso, cerbo kaj edukado. Battro naskiĝis en Argentino kaj estas longdaŭra membro de la Papa Scienca Akademio."

msgid "bio9"
msgstr "Chuck Kane alportis riĉegan sperton al OLPC, inter ili kiel Ĉef-Financa Oficisto en RSA Security (antaŭnelonge aĉetita de EMC) kaj en Aspen Technology. Antaŭ eklabori en Aspen Technology, Kane estis prezidanto kaj Ĉef-Administra Oficisto en Corechange, Inc., softvara entrepreno aĉetita de Open Text, Inc. Kane antaŭe laboris en administraj postenoj en Informix Software kaj Ardent Software; kaj li havis postenojn de sperta financa administrado en Stratus Computer Inc., Prime Computer Inc. kaj Deloitte and Touche."

msgid "bio5"
msgstr "David Cavallo estas la kun-gvidanto de la esplor-grupo pri Estonteco de Lernado en Media Lab, kiu enfokusigas la projekton kaj realigadon de novaj lern-medioj kaj de novaj teknologioj por ŝanĝi la manieron kiel ni pensas pri “lernado” kaj “lernejoj”. Antaŭ eklabori en Media Lab, li gvidis la projekton kaj muntadon de medicinaj informadikaj instalaĵoj por la Sanservoj de la Universitato de Harvard, estis softvara inĝeniero en la Centro de Teknologio pri Artefarita Inteligento de la entrepreno Digital Equipment, fondis kaj estris ĝian grupon pri Avangarda Teknologio por la regiono de Latina Ameriko kaj Karibo. Cavallo estis konsilanto de multaj ŝtatestroj kaj edukad-ministroj rilate al la adopto de avangardaj teknologioj por lernado kaj reformo de edukaj institucioj. Li ricevis sian diplomon pri komputiko de la Universitato de Rutgers, magistriĝis kaj doktoriĝis je mult-rimedaj artoj kaj sciencoj en MIT."

msgid "bio11"
msgstr "Ivan Krstić estas softvara arktiektisto kaj esploristo, nuntempe en deĵor-paŭzo ĉe la Universitato de Harvard. Antaŭ aliĝi al OLPC, li deĵoris kiel esplordirektoro ĉe la Laboratorio pri Medicina Informadiko de la Infana Hospitalo en Zagrebo, disvolvante infrastrukturon de softvaro por larĝskala cifera sanzorgado. Li estas profunde ligita al libera programaro, aparte kiel administranto de la Teamo de Ubuntu Servilo kaj kunverkinto de la furora oficiala Ubuntu-libro, kaj spertulo pri sekurec-arkitekturo de grandaj distribuitaj sistemoj. Li estas konsultata pri ambaŭ temoj fare de kelkaj el la plej grandaj retejoj en Interreto."

msgid "bio6"
msgstr "Jim Gettys interesiĝas pri sistemoj bazitaj sur libera programaro por edukado en ege malmultekostaj komputiloj. Antaŭe en la Esplorlaboratorio de HP en Cambridge li laboris pri la Sistemo X Window kun Keith Packard, ne nur en tablo-komputiloj sed ankaŭ en enkonstruitaj sistemoj tiaj kiaj HP iPAQ. Li helpis la startadon de la projekto handhelds.org kaj ankaŭ kontribuis al la streboj de freedesktop.org. Gettys deĵoris en la estraro de Fondaĵo X.org kaj deĵoris ĝis 2004 en la estraro de Fondaĵo Gnome. Gettys laboris en W3C inter 1995-1999; li estas la eldonisto de la specifaĵoj HTTP/1.1 (nun IETF-a Malneta Normo). Li estas unu el la ĉefaj aŭtoroj de la Sistemo X Window, eldonis la specifaĵojn HTTP/1.1 por la IETF, kaj estas unu el la aŭtoroj de AF, sistemo de aŭdiservilo kongrua kun ia ajn reto."

msgid "bio7"
msgstr "La spertoj de Khaled Hassounah precipe direktiĝis al la kreado de grandaj organizaĵoj en Usono, Barato (Indio), Okcidenta Azio kaj Ĉinio. Plej laste, li estis kunfondanto de IMlogic, entrepreno de tujmesaĝiloj aĉetita de Symantec komence de 2006. Hassounah studis en Ĵordanio kaj ricevis diplomon de Elektrika Inĝenierarto ĉe la Universitato de Ĵordanio. Liaj interesoj nun direktiĝas al la evoluigado de teknologiaj solvoj por disvolviĝantaj landoj: lia tasko estas krei la necesajn rilatojn kun registaraj oficistoj kaj NROj, kaj stimuli la diskonigadon de informoj al la ĝenerala publiko rilate al la projekto kaj ties celoj. Li ankaŭ partoprenas en la komunumo de libera programaro kaj enhavoprovizantoj, emfazante la avantaĝon de la maksimumigo de iliaj kontribuoj al la projekto kaj ties sukceso. Hassounah ankaŭ helpas en la kreado kaj kundividado de enhavoj, komunikado per tujmesaĝilo, kaj aliaj instalaj infrastrukturoj."

msgid "bio8"
msgstr "Mary Lou Jepsen estas pioniro en la disvolvado de ekranaj teknologioj, ekde ebenekranaj televidiloj ĝis holografiaj, laseraj kaj subsunlumaj ekranoj. Antaŭnelonge ŝi estis direktorino de teknologia disvolvado de la Ekrana Departamento de Intel. Antaŭe, ŝi kunfondis la entreprenon MicroDisplay kaj estis ties Ĉefa Teknologia Oficistino. Ŝi plej laste interesiĝas pri unu-panelaj LCoS-aj sistemoj, kaj ŝia pionireco en tiu areo alportis al ŝi tutmondan rekonon kiel elstara industria inventisto. Jepsen ankaŭ kontribuis por pluraj novaĵoj en la teknologio de difraktoptikaj kaj holografiaj ekranoj, inkluzive en la konstruado de la unua holografia videosistemo en la tuta mondo kaj la plej granda hologramo en la mondo, kiu ampleksis kvartalon (en Kolonio, Germanio). Jepsen estas elektrika inĝenierino, doktorino pri optiko kaj ricevis superan diplomon pri studio-arto, ĉiuj ĉe Universitato Brown. Ŝi ankaŭ magistriĝis en MIT, kie ŝi studis kun la grupo de Spacaj Fotoj ĉe Media Lab."

msgid "bio4"
msgstr "Michail Bletsas estis direktoro pri komputado en la rimed-laboratorio de MIT (Media Lab). Li projektis kaj instalis multajn el la tieaj interretaj infrastrukturaj sistemoj. Lia serĉado temas pri elprovado de sendrataj retoj kreataj per ordinaraj kaj malaltkostaj komponentoj por disvolvado de alt-trafikaj interretaj aliriloj por lokoj sen interreta servo. Antaŭ sia aliĝo al Media Lab, li estis sistema inĝeniero ĉe Aware, Inc., kie li projektis kaj verkis efikegajn softvarajn bibliotekojn por paralelaj komputilegoj de Intel kun distribuita memoro, kaj partoprenis en la disvolvado de unu el la unuaj prov-tabloj por ADSL-a interreta aliro. Li havas diplomon de elektrika inĝenierarto de la Universitato de Aristotle en Tesaloniko, Grekio kaj magistra diplomo de komputila inĝenierarto de Bostona Universitato."

msgid "bio1"
msgstr "Nicholas Negroponte estas fondinto kaj prezidanto de la neprofitcela asocio OLPC. Li nuntempe estas en deĵor-paŭzo ĉe MIT, kie li estis kunfondanto kaj direktoro de la rimed-laboratorio  de MIT, kaj de rimed-teknologio <i>Jerome B. Wiesner Professor</i>. Eks-studento ĉe MIT, Negroponte estis pioniro en la areo de dizajno komputil-helpata, kaj estis membro de la fakultato de MIT ekde 1966. Elpensita en 1980, Media Lab malfermis siajn pordojn en 1985. Li estis ankaŭ aŭtoro de la furora libro de 1995, <i>Being Digital</i>, kiu estis tradukata al pli ol 40 lingvoj. En la sektoro de privataj entreprenoj, Nicholas Negroponte deĵoras en la estraro de Motorola, Inc. kaj kiel ĝenerala partnero en firmao kies fako estas la ciferaj teknologioj por informado kaj amuziĝo. Li provizis komencan kapitalon por pli ol 40 entreprenoj, inkluzive de la magazino <i>Wired</i>."

msgid "bio3"
msgstr "Walter Bender estas eks-administra direktoro de la rimed-laboratorio (Media Lab).   Post ricevi universitatan diplomon ĉe Universitato Harvard, li aliĝis al la Grupo de Maŝin-Arkitekturo ĉe MIT, kie li magistriĝis. Bender estas fondinta membro de Media Lab. Li studas novajn informajn teknologiojn, speciale tiujn kiuj rekte atingas homojn; multo el tiu serĉado esploras la ideon profiti la interagajn stilojn ligitaj al la ekzistantaj rimedoj kaj ampleksigi ilin al areoj kie komputilo estas integrata al la interagado. Li partoprenis en multaj el la pioniraj esploroj en la areo de elektronika eldonado kaj personstilaj interagaj multrimedoj."

msgid "bio10"
msgstr "Samuel Klein dediĉis multajn jarojn al la disvolvado de kunlaboraj komunumoj. Li defendas liberan universalan aliron al scioj kaj iloj, estas veterano de Vikio, kaj fondis ties unuan novaĵgrupon kaj tradukistan reton, kaj organizis la lastjaran internacian konferencon de Vikimedio en Cambridge. Antaŭe li laboris en disvolvado de softvaro kaj de apogaj komunumoj por maŝinhelpataj homaj tradukoj, kaj por organizi centroj por senpaga edukado. Klein interesiĝas pri la disvolvado de lokaj kaj daŭripovaj konoj, kaj strukturoj kaj principoj kiuj helpu ilin prosperi. Li dungas instruistojn, ludokreantojn kaj eldonistojn, komprenigante al ili la neceson kaj la utilon de senpagaj liberaj materialoj, kaj de la laboro kun la monda komunumo cele al malferma edukado."

msgid "bio13"
msgstr "Robert Fadel estas talenta profesiulo de financa kaj administra areoj, kun pli ol 10-jara sperto en multaj esplor-laboratorioj ĉe MIT. Antaŭ sia aliĝo al OLPC, li deĵoris kiel financa direktoro en Media Lab, respondante pri ties financaj, kontraktaj kaj kopirajtaj operacioj kaj samtempe klopodante plibonigi la kvaliton de la servoj kaj fidindecon de la raportoj. Dum tio, li aktivis en pluraj konsil-komitatoj de la Instituto kaj en laborgrupoj celantaj krei pli bonajn labormetodojn kaj plibonigi la efikecon de la organizaĵo. Robert estas membro kaj konsilanto pri entreprenaj procesoj en la Programo Leader-to-Leader Fellowship de MIT. Li akiris en Boston College magistran diplomon pri administrado kaj en la Bostona Universitato magistran diplomon pri Energia kaj Media Politikoj."