PO-laptop.org-vision-eo

From OLPC
Jump to: navigation, search
This page is monitored by the OLPC team.
Translation of PO-laptop.org-vision-en-US original
bg | el | en | eo | es | it | ja | ko | ne | pl | pt | ro | ru | zh (s) changes

This is one of the template files for the laptop.org website.
Translators, please note that the EN version is a template file. You should edit the PO file specific to your target language rather than doing in-line edits on the EN page, e.g., PO-laptop.org-auxiliary-es for Spanish. If you would like to add a new language, please copy the EN page, using the appropriate suffix for your language. Also, please "watch" this page for changes.

The PO files are organized by sections:

Basic terms common to many pages, and pages that represent the top level of the website hierarchy: PO-laptop.org-top-level-eo PO-laptop.org-top-level-en-US
Individual sections: PO-laptop.org-vision-eo PO-laptop.org-vision-en-US
PO-laptop.org-laptop-eo PO-laptop.org-laptop-en-US
PO-laptop.org-foundation-eo PO-laptop.org-foundation-en-US
PO-laptop.org-children-eo PO-laptop.org-children-en-US
Auxilliary pages: PO-laptop.org-auxiliary-eo PO-laptop.org-auxiliary-en-US
PO-laptop.org-bio-eo PO-laptop.org-bio-en-US
PO-laptop.org-gettingstarted-eo PO-laptop.org-gettingstarted-en-US
#, fuzzy
msgid ""
msgstr ""
"Project-Id-Version: OLPC website files Version 2.0\n"
"POT-Creation-Date: 2007-06-02 12:00-0500\n"
"PO-Revision-Date: 2007-06-02 13:21-0500\n"
"Last-Translator: Ismael Ávila <ismael.avila @ gmail.com>\n"
"Language-Team: LANGUAGE <LL@li.org>\n"
"MIME-Version: 1.0\n"
"Content-Type: text/plain; charset=utf-8\n"
"Content-Transfer-Encoding: 8bit\n"

# These pages are for the Vision Section

#: mission.html

msgid "missiontitle"
msgstr "Misio: Provizi al infanoj ĉirkaŭ la mondo novajn ŝancojn esplori"

msgid "missiondescription"
msgstr "Multaj el la preskaŭ du miliardoj da infanoj en la disvolviĝanta mondo estas netaŭge edukataj. Estas jam tempo repensi tiun ekvacion, konsiderante la rimedojn kiujn malriĉaj landoj povas senprobleme direkti al edukado."

msgid "missionkeywords"
msgstr "OLPC, Unu Teko-Komputilo po Infano, teko-komputilo, edukado, malriĉeco, infana izoliĝo, lernado, lernejoj, instruistoj, libroj, lerneja ekipaĵo, disvolviĝanta mondo, komputilo, konoj, kapabloj."

msgid "missionh1"
msgstr "misio"

msgid "missionp1"
msgstr "Multaj el la preskaŭ du miliardoj da infanoj en la disvolviĝanta mondo estas netaŭge edukataj, aŭ ricevas nenian edukadon. Triono el ili ne finas la kvinan studjaron."

msgid "missionp2"
msgstr "La individuaj kaj sociaj sekvoj de tiu daŭra monda krizo estas profundaj. La infanoj estas kondamnataj al vivo en malriĉeco kaj izoliĝo ĝuste kiel iliaj gepatroj - ili neniam malkovras kion la kleriĝo povus signifi en iliaj vivoj. Samtempe, iliaj registaroj batalas en la disputo de la rapide evoluanta monda inform-ekonomio, alfrontante vastan kaj alurbiĝantan homamason kiu ne kapablas vivteni sin, des malpli kontribui por la socia bonfarto, ĉar mankas al ĝi la iloj por tion fari."

msgid "missionh2"
msgstr "Estas jam tempo repensi tiun ekvacion."

msgid "missionp3"
msgstr "Se oni konsideras la rimedojn kiujn malriĉa lando povas senprobleme direkti al edukado - kelkfoje malpli ol 20 dolaroj jare po infano, kompare al ĉirkaŭ 7500 dolaroj elspezataj por ĉiu infano en Usono - eĉ duobligita aŭ kvarobligita landa investo en la tradician edukadon, helpate de eksterlandaj kaj privataj financadoj, ne sufiĉus por solvi la aferon. Cetere, la sperto klare montras ke pligrandigo de la "kutimaj rimedoj" - lernejo-konstruado, dungado de instruistoj, aĉetado de libroj kaj ekipaĵoj estas laŭdindaj sed nesufiĉaj respondoj al la problemo porti verajn lernajn eblecojn al la vasta nombro da infanoj en la disvolviĝanta mondo."

msgid "missionh3"
msgstr "Fari nenion estas fidinda maniero malevolui."

msgid "missionp4"
msgstr "La plej valora natur-riĉaĵo de iu ajn lando estas la infanaro. Ni kredas ke la disvolviĝanta mondo devas ampleksigi tiun riĉaĵon profitante la denaskajn kapablojn de la infanoj por lernado, kundividado kaj kreado. Nia respondo por tiu defio estas la teko-komputilo XO, por-infana maŝino elpensita por "lerni kiel lerni"."

msgid "missionp5"
msgstr "XO enprenas la konstruismajn teoriojn disvolvitaj, en la sesdekaj jaroj, de Profesoro Seymour Papert (kiu nun havas postenon en la Media Lab de MIT), plu ellaboritaj de Alan Kay, kaj poste riĉigitaj per la principioj diskutataj de Nicholas Negroponte en sia verko, Being Digital."

msgid "missionp6"
msgstr "Ĝisfunde kaj vaste provata kaj validata inter iuj el la plej malriĉaj kaj foraj popoloj de la Tero, konstruismo emfazas tion kion Papert nomas "lerni kiel lerni" kiel la fundamentan edukan travivaĵon. Komputilo sole nur favoras lerni kiel lerni pro tio ke ĝi ebligas al infanoj "pensi pri la pensado" en maniero kiu estus neebla per aliaj rimedoj. XO utilas samtempe kiel fenestro al la mondo kaj kiel tute-programebla ilo por esplori ĝin. Tiel malfermiĝos al la infanoj en disvolviĝantaj landoj ne nur senlimaj scioj, sed ankaŭ iliaj propraj kreaj kaj problem-solvaj kapabloj."

msgid "missionp7"
msgstr "OLPC ne estas, en sia esenco, teknologia programo, nek produkto en la ordinara senco de la vorto. OLPC estas neprofitcela organizaĵo kiu provizas rimedon por atingi celon - celo kiu antaŭvidas ke eĉ infanoj en la plej foraj regionoj de la globo povas havi la eblon disvolvi siajn proprajn kapablojn, havi kontakton kun tuta mondo da ideoj, kaj kontribui por pli produktiva kaj sana monda komunumo."

msgid "missionp8"
msgstr "Ĝis tiam, restu kun ni."

#: progress.html

msgid "progresstitle"
msgstr "Progreso: malkovru la originojn de OLPC."

msgid "progressdescription"
msgstr "La originoj de OLPC reiras al antaŭ pli ol kvardek jaroj, en la komencaj tagoj de komputiko. Pioniraj pensuloj revis ke komputiloj povus esti taŭgaj por infanoj, kaj la tempo pruvis la grandegan povon de la personaj komputiloj kiel lerniloj."

msgid "progresskeywords"
msgid "OLPC, Unu Teko-Komputilo po Infano, teko-komputilo, komputado, maŝinoj, infanoj, persona komputilo, lernilo, por-reta hardvaro, tempo-linio, partneroj"

msgid "progresssubcontenttitle"
msgstr "Kio venas..."

msgid "progressp1"
msgstr "La originoj de la projekto troviĝas antaŭ pli ol kvardek jaroj, dum la unuaj tagoj de komputiko, kiam tamen komputiloj estis tiel grandaj kiel dinosaŭroj, kaj preskaŭ neniu homo imagis ke ili iel rilatis al infanoj. Pioniraj pensuloj, kiel Seymour Papert revis ke ili povus esti taŭgaj por infanoj, kaj la tempo pruvis la grandegan povon de la personaj komputiloj kiel lerniloj. Kelkaj el la mejloŝtonoj en la longa marŝo de OLPC ekde tiu radikala teorio al io reala..."

msgid "2007"
msgstr "2007"

msgid "progressn43"
msgstr "Lud-renkontiĝo de OLPC"

msgid "progressn42"
msgstr "Aŭtonoma maŝ-reto funkcias dum teko-komputilo haltetas."

msgid "progressn41"
msgstr "Unuaj B3-maŝinoj estas konstruitaj kaj instalitaj."

msgid "progressn40"
msgstr "Peruo anoncas sian volon partopreni en OLPC."

msgid "progressn39"
msgstr "Unua lerneja servilo instalita."

msgid "progressn38"
msgstr "Unua maŝ-reto instalita."

msgid "progressn37"
msgstr "B2-Provo (Beta 2) maŝinoj instalitaj por infanoj en lanĉo-landoj."

msgid "progressn36"
msgstr "Ruando komencas la novan jaron per festa anonco de sia intenco partopreni en OLPC."

msgid "2006"
msgstr "2006"

msgid "progressn35"
msgstr "Urugvajo aliĝas al OLPC."

msgid "progressn34"
msgstr "875 B1-Provo (Beta 1) maŝinoj eliras la fabrikon de Quanta en Ŝanhajo. XO estas realaĵo."

msgid "progressn33"
msgstr "Libio anoncas sian intencon aĉeti 1,2 milionojn da teko-komputiloj, po unu por ĉiu infano en lerneja aĝo en la lando."

msgid "progressn32"
msgstr "OLPC havas arab-lingvan lanĉo-landon."

msgid "progressn31"
msgstr "Red Hat kaj Pentagram prezentas la uzul-interfacon por la teko-komputiloj. SES-Astra aliĝas al OLPC."

msgid "progressn30"
msgstr "Unua funkcianta prototipo de la du-reĝima ekrano ekmontriĝas."

msgid "progressn29"
msgstr "Vikipedio iĝas la unua fonto de enhavoj por la teko-komputilo."

msgid "progressn28"
msgstr "500 cirkvit-tabuletoj por evoluado estas dissendataj al la tuta mondo. Csound estas montrata sur maŝ-reto."

msgid "progressn27"
msgstr "Nortel kaj eBay aliĝas. Estas anoncata 100-dolara lerneja servilo."

msgid "progressn26"
msgstr "Squid Labs kaj FreePlay prezentas la unuajn homfortajn energi-sistemojn por la teko-komputilo."

msgid "progressn25"
msgstr "OLPC malfermas sian oficejon en Cambridge, Massachusetts. Konata industria dizajnisto Yves Behar alprenas la taskon studi aspektojn rilataj al form-faktoroj."

msgid "progressn24"
msgstr "Marvell aliĝas al OLPC kaj iĝas partnero por la reta hardvaro de la teko-komputilo. OLPC ekfuncias (domajna kortezio de Mohamed Rostom)."

msgid "progressn23"
msgstr "Negroponte kaj Kemal Dervis, estro de la Unuiĝinta Naciara Disvolviĝa Programo (UNDP), subskribas dokumenton pri interkonsento ĉe la Monda Ekonomia Forumo. La planita lanĉo por OLPC Gen-1 daŭre celas inter 5 kaj 10 milionojn da teko-komputiloj en grandaj landoj kaj regionoj. Poste, UNDP agos kiel loka laborforto de OLPC en multaj el la 166 landoj en kiuj ĝi havas oficejon, helpante en ĉio ekde komuniko kun ministerioj ĝis planado de enkonduko en lernejojn."

msgid "2005"
msgstr "2005"

msgid "progressn22"
msgstr "OLPC anoncas ke Quanta Computers, la plej granda fabrikanto de teko-komputiloj en la tuta mondo, iĝos la ODM por la teko-komputilo."

msgid "progressn21"
msgstr "En la Monda Simpozio de la Informado-Socio en Tunizo, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝinta Naciaro Kofi Annan prezentas la lastan version de OLPC, la tiel-nomata verda maŝino, kun ĝia elstara flava man-kranko. Dum la plenplena gazetara alparolo kun Negroponte, Annan rompas la anson. Estas tempo por reviziado de la dizajno."

msgid "progressn20"
msgstr "“Tiu ne temas nur pri donacado de teko-komputilo al ĉiu infano, kiel se oni ĵetus sur ilin ian magian sorĉon. La magio estas interna - ene de ĉiu infano, ene de ĉiu sciencisto, fakulo, aŭ simpla ordinara civitano. Tiu ĉi iniciato celas elstarigi ĝin sub la tagan lumon”."

msgid "progressn20a"
msgstr "—Kofi Annan"

msgid "progressn19"
msgstr "Du semajnoj poste, Prezidento Olusegun Obasa de Niĝerio deklaras sin "ravita" de la 100-dolara teko-komputilo kaj mendas por sia lando unu milionon da maŝinoj."

msgid "progressn18"
msgstr "Post renkontiĝo kun Negroponte en Bangkoko, Ĉef-Ministro Thaksin Shinawatra anoncas ke Tajlando adoptos OLPC, kaj iĝas la unua lando tion fari oficiale. Malfeliĉe por Shinawatra, li estis iom poste elpostenigita pro militista puĉo en septembro de 2006."

msgid "progressn17"
msgstr "Negroponte rakontas en renkontiĝo de partneroj de Google, ke pli ol 50 landoj jam informiĝis pri la teko-komputilo. Dudek el la inform-petoj venis de ŝtatestroj. BrightStar prezentiĝas kiel partnero."

msgid "progressn16"
msgstr "Design Continuum iĝas industri-dizajna partnero de OLPC."

msgid "progressn15"
msgstr "La Brazila Prezidento Lula da Silva renkontiĝas kun Negroponte kaj Papert en Braziljo, kie li akceptas la 100-dolaran teko-komputilon por Brazilo. Por pluigi la aferon, Prezidento Silva donas al sia oficistaro 29 tagojn por prepari labor-planon, pro tio ke, laŭ liaj vortoj, “io ajn pli longa ol 30 tagoj ne estas interesa.”"

msgid "progressn14"
msgstr "Unua renkontiĝo de entreprenaj partneroj en Media Lab. Membroj inkluzivas AMD, News Corp., Google, kaj Red Hat, kiu kreos linuks-bazitan mastrum-sistemon por la teko-komputilo."

msgid "progressn13"
msgstr "Negroponte skizas en ret-letero al sia malnova amiko, Hector Ruiz, ĉef-administanto de AMD, sian ideon pri 100-dolara teko-komputilo por malriĉaj infanoj ĉirkaŭ la mondo. Post ses horoj Ruiz respondas: “kalkulu je ni, kaj tre plaĉus al ni havi gvidan rolon en tio.” Ene de kelkaj semajnoj, News Corp. kaj Google ankaŭ aliĝas kiel fondaj membroj de la ĵus-formita programo, Unu Teko-Komputilo po Infano."

msgid "progressn12"
msgstr "Iom poste en tiu monato, Negroponte prezentas la ideon pri 100-dolara teko-komputilo en la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando, kie la politika, ekonomia kaj kultura elito de la mondo kunvenas ĉiu-jare. Kvankam li havis nenion por montri al siaj aŭdantoj krom simplan modelon sen ia funkcianta parto, la maŝino kaŭzas grandan furoron. John Markoff, raportante por The New York Times, nomas Negroponte “Johnny Appleseed de la cifera erao.”"

msgid "2002"
msgstr "2002"

msgid "progressn11"
msgstr "Guberniestro Angus King de la Ŝtato de Maine estas konvinkata de Papert ke “unu-por-unu estas la sola racia proporcio por instalado de komputiloj por lernejanoj,” kaj lanĉas la unuan ampleksan ĝissatigan distriuadon de 42000 teko-komputiloj—al ĉiuj infanoj en la sepa stud-jaro en la Ŝtato. La programo estis poste renovigata kaj pligrandigata."

msgid "progressn11a"
msgstr "“Donaci al ĉiuj infanoj tiun ĉi grandpovan maŝinon, tiun ĉi ŝlosilon, estas tre potenca transformpova ideo,” diras King."

msgid "progressn10"
msgstr "Negroponte provizas al 20 infanoj en malgranda kamboĝa vilaĝo konektitajn teko-komputilojn, por ilia individua uzo lerneje, hejme kaj en la komunumo. Li donacos 20 pliajn en la sekvanta jaro. La infanoj kaj iliaj familioj tuj malkovris novajn uzojn por la maŝinoj kaj facile lernis kiel navigi en interreto. Ilia unua angla vorto? “Google.”"

msgid "1998"
msgstr "1998"

msgid "progressn9"
msgstr "Lego debutas sian Mindstorms™ kiel produkton per kiu infanoj transformas “programeblajn brikojn” en siajn konstruaĵojn."

msgid "1995"
msgstr "1995"

msgid "progressn8"
msgstr "En sia influa verko Being Digital, Negroponte pentras portreton de la estonteco de persona komputado. La libro iĝas internacia furoro kaj estas tradukata al 40 lingvoj."

msgid "1988"
msgstr "1988"

msgid "progressn7"
msgstr "Laborante kun la Fondaĵo Omar Dengo en Kostariko, Papert kaj teamo el Media Lab helpas projekti kaj praktikigi konstruisman programon kiu inkluzivas la trejnadon de dekduo da kostarikaj instruistoj en MIT. La mem-vivtena programo estas instrumento por tiri Kostarikon el sia dependeco de agrokulturaj eksportoj kaj puŝi ĝin al ekonomio bazita sur teknologio."

msgid "progressn7a"
msgstr "“Logo iĝas kulturo, ia maniero repensi lernadon.”"

msgid "progress7b"
msgstr "—Clotilde Fonseca, direktorino de la Fondaĵo Omar Dengo."

msgid "progressn6"
msgstr "LEGO/Logo lanĉas komerceblan produkton per kiu infanoj konektas iliajn robotajn konstruaĵojn al komputilo kun kablo."

msgid "1985"
msgstr "1985"

msgid "progressn5"
msgstr "La Media Lab de MIT malfermas siajn pordojn. Parto de ĝia misio estas “inventi kaj kreeme ekspluati novajn rimedojn por homa bonfarto sen konsideri la siatempajn limigojn.”"

msgid "progressn4"
msgstr "Papert malfermas “La Lernejo de la Estonteco,” multjara, densega komputila projekto en Hennigan Baz-Lernejo en Bostono, Massachusetts. La infanoj komence laboras per Logo. Hennigan ankaŭ fariĝos provejo por la LEGO/Logo-projekto de Media Lab."

msgid "1982"
msgstr "1982"

msgid "progressn3"
msgstr "En provo-projekto subtenata de la Francia registaro, Papert kaj Negroponte distribuas mikrokomputilojn Apple II al lernejanoj en la antaŭurbo de Dakaro, Senegalio. La eksperimento konfirmas unu el la ĉefaj hipotezoj de Papert: infanoj en foraj, kamparaj kaj malriĉaj regionoj ĉirkaŭ la mondo alkutimiĝas al komputiloj tiel facile kaj nature kiel infanoj ie ajn. Tiuj rezultoj estis validataj en sekvantaj instalaĵoj en diversaj landoj, inkluzive de Pakistano, Tajlando kaj Kolombio."

msgid "1980"
msgstr "1980"

msgid "progressn2"
msgstr "Papert publikigas Mens-ŝtormoj: Infanoj, Komputiloj kaj Potencaj Ideoj, populara gvidilo en liajn teoriojn pri konstruismo kaj komputado por infanoj."

msgid "1968"
msgstr "1968"

msgid "progressn1"
msgstr "Alan Kay priskribas sian pra-teko-komputilon, la Dynabook, kiel “porteblan interagan personan komputilon, tiel alirebla kiel libro.”"

msgid "1967"
msgstr "1967"

msgid "progressn0"
msgstr "Wally Feurzeig, Daniel Bobrow, Richard Grant, Cynthia Solomon kaj Seymour Papert enkondukas Logo-n, la unuan program-lingvaĵon verkita speciale por infanoj."

#: news.html

msgid "newstitle"
msgstr "Novaĵoj: Malkovru la lastajn novaĵojn de OLPC..."

msgid "newsdescription"
msgstr "La teko-komputilo kreas senĉesan fluon de naciaj kaj internaciaj gazetaraj raportaĵoj Alklaku sube por malkovri la lastajn novaĵojn el ĉie ajn."

msgid "newskeywords"
msgstr "OLPC, Unu Teko-Komputilo po Infano, teko-komputilo, nacia gazetaro, internacia gazetaro, novaĵoj, arĥivoj, elektronikaj artikoloj."

msgid "newsh1"
msgstr "novaĵoj"

msgid "newsp1"
msgstr "La teko-komputilo kreas senĉesan fluon de internaciaj gazetaraj raportaĵoj kiu promesas flui des pli forte kaj rapide ju pli ni proksimiĝas la lanĉon de nia Gen-1 maŝinoj, fine de ĉi-tiu jaro. En nia Vikio troveblas:"

msgid "newsp2"
msgstr "la lastaj novaĵoj el OLPC..."

msgid "newsp3"
msgstr "la lastaj novaĵoj pri OLPC..."

msgid "newsp4"
msgstr "la lastaj gazetaraj raportaĵoj pri OLPC..."

#: people.html

msgid "peopletitle"
msgstr "Personoj: Malkovru personojn kiuj dediĉas siajn personajn pasiojn al la projekto OLPC"

msgid "peopledescription"
msgstr "OLPC estis fondata de Nicholas Negroponte kune kun aro de veteranoj el Media Lab, sed ĝi rapide kreskis kun la aliĝo de aparte talentaj kaj sindediĉaj homoj el universitata medio, kaj el industrio."

msgid "peoplekeywords"
msgstr "OLPC, Unu teko-komputilo po Infano, teko-komputilo, eduka propono, personoj, biografioj, pasio, neprofitcela asocio"

msgid "peoplename1"
msgstr "Nicholas Negroponte"

msgid "peoplerank1"
msgstr "Prezidanto"

msgid "peoplep1"
msgstr "Nicholas Negroponte estas fondinto kaj prezidanto de la neprofitcela organizaĵo OLPC. Li nuntempe estas en deĵor-paŭzo ĉe MIT, kie li estis kunfondanto kaj direktoro de la rimed-laboratorio de MIT, kaj Profesoro Jerome B. Wiesner  de rimed-teknologio."

msgid "peoplename2"
msgstr "Antonio Battro"

msgid "peoplerank2"
msgstr "Ĉefa Eduka Oficisto"

msgid "peoplep2"
msgstr "Konsiderata monda avangardulo en la kampo de neŭro-edukado, Antonio Battro estas kuracisto kaj universitata doktoro kies fako estas la disvolvado de bazaj kognitivaj kaj perceptaj procesoj en infanoj kaj adoleskantoj."

msgid "peoplename3"
msgstr "Walter Bender"

msgid "peoplerank3"
msgstr "Prezidanto pri Softvaro kaj Enhavo"

msgid "peoplep3"
msgstr "Walter Bender estas fondinta membro kaj eks-administra direktoro de la rimed-laboratorio (Media Lab). Li studis en Harvard, kie li akiris universitatan diplomon, kaj poste magistriĝis en MIT."

msgid "peoplename4"
msgstr "Michail Bletsas"

msgid "peoplerank4"
msgstr "Ĉefa Konektiveca Oficisto"

msgid "peoplep4"
msgstr "Kiel eks-direktoro pri komputado en la rimed-laboratorio de MIT (Media Lab), Michail Bletsas projektis kaj instalis multajn el la tieaj interretaj infrastrukturaj sistemoj. Ekde tiam lia esplor-laboro evoluis al la disvolvado de alt-trafikaj interretaj aliriloj por lokoj sen interreta servo."

msgid "peoplename5"
msgstr "David Cavallo"

msgid "peoplerank5"
msgstr "Direktoro por Meza kaj Suda Amerikoj"

msgid "peoplep5"
msgstr "David Cavallo estas la kun-gvidanto de la esplor-grupo pri Estonteco de Lernado en Media Lab, kiu fokusigas en la projekto kaj realigado de novaj lern-medioj kaj de novaj teknologioj por ŝanĝi la manieron kiel ni pensas pri “lernado” kaj “lernejoj”."

msgid "peoplename6"
msgstr "Jim Gettys"

msgid "peoplerank6"
msgstr "Vic-Prezidanto pri Softvara Inĝenierado"

msgid "peoplep6"
msgstr "Kun vastaj konoj kaj spertoj kun softvara inĝenierado, la intereso de Jim Gettys pri libera programaro por edukado en tre malaltkostaj komputiloj kondukis lin al OLPC."

msgid "peoplename7"
msgstr "Khaled Hassounah"

msgid "peoplerank7"
msgstr "Direktoro por Okcidenta Azio kaj por Afriko"

msgid "peoplep7"
msgstr "Post proksima kunlaborado kun grandaj organizaĵoj en Usono, Barato (Hindio), Okcidenta Azio kaj Ĉinio, Khaled Hassounah nun direktas sian atenton al la disvolvado de teknologiaj solvoj por disvolviĝantaj landoj."

msgid "peoplename8"
msgstr "Mary Lou Jepsen"

msgid "peoplerank8"
msgstr "Ĉefa Teknologia Oficistino"

msgid "peoplep8"
msgstr "Mary Lou Jepsen estas pioniro de ekranaj teknologioj. Antaŭe ŝi estis membro de administra  skipo de Intel. En OLPC ŝi respondas pri la ĝenerala administrado de hardvaro, kaj ankaŭ pri novaj sistemoj kaj ekranoj. Ŝi ankaŭ profesoras en la rimed-laboratorio (Media Lab) en MIT."

msgid "peoplename9"
msgstr "Charles Kane"

msgid "peoplerank9"
msgstr "Ĉefa Financa Oficisto"

msgid "peoplep9"
msgstr "Chuck Kane akiris riĉan sperton en pluraj respektataj organizaĵoj, inter kiuj Aspen Technology, Corechange, Inc., Open Text, Inc. kaj Deloitte and Touche."

msgid "peoplename10"
msgstr "SJ Klein"

msgid "peoplerank10"
msgstr "Direktoro pri Enhavo"

msgid "peoplep10"
msgstr "Samuel Klein laboris ĉe komunumoj por rektlinea lernado kaj multlingva kon-kunlaboroj kiel Vikipedio. Li nun koncentriĝas sur kolektiva kreado de tekstoj kaj rimedoj."

msgid "peoplename11"
msgstr "Ivan Krstić"

msgid "peoplerank11"
msgstr "Direktoro de Sekurec-Arkitekturo"

msgid "peoplep11"
msgstr "Plen-kapabla softvara arkitekto kaj esploristo, Ivan Krstić estas nuntempe en deĵor-paŭzo ĉe la Universitato de Harvard. Krstić estas profunde ligita al libera programaro, kaj spertas pri sekurec-arkitekturo de grandaj distribuitaj sistemoj."

msgid "peoplename12"
msgstr "Nia Lewis"

msgid "peoplerank12"
msgstr ""

msgid "peoplep12"
msgstr ""

msgid "peoplename13"
msgstr "Robert Fadel"

msgid "peoplerank13"
msgstr "Direktoro pri Spezoj"

msgid "peoplep13"
msgstr "Robert Fadel estras la administraciajn funkciojn, kaj helpas en la strategia plano kaj en la rilatoj kun partneraj organizaĵoj kaj registaroj."

msgid "peopleh1"
msgstr "Konsilantoj"

msgid "peoplep20"
msgstr "Rebecca Allen, Howard Anderson, José María Aznar, V. Michael Bove, Jr., Benjamin Mako Hill, William Kolb, Alan Kay, Ayo Kusamotu, Rodrigo Mesquita, Eben Moglen, Seymour Papert, Bruce Parker, Mitchel Resnick, Ted Selker, Larry Weber, kaj Barry Vercoe"

msgid "peopleh2"
msgstr "membroj"

msgid "peoplep21"
msgstr "AMD,
Brightstar,
Chi Lin,
eBay,
Google,
Marvell,
NewsCorp,
Nortel,
Quanta,
Red Hat, and
SES Astra"

msgid "peoplep22"
msgstr "Atestado de produktoj: Underwriters Laboratories
Globa Disvolva Partnero: UNDP
Leĝa Konsilantaro: Foley Hoag
Banko kaj Spezoj: Citigroup
Industria Dizajno: Fuse Project
Interfaca kaj Grafika Dizajno: Pentagram
Publikaj kaj Gazetaraj Rilatoj: W2 Group
Komunikadoj: Nurun"

msgid "peopleh3"
msgstr "Direktoraro"

msgid "peoplep23"
msgstr "Ethan Beard (Google); Martha Bejar (Nortel); Eddie Chao (Quanta); Marcelo Claure (Brightstar); Gary Dillabough (eBay); Gustavo Arenas (AMD); Mike Evans (Red Hat); Ed Horowitz (SES Astra); Jeremy Philips (NewsCorp); Scott Soong (Chi Lin); Sehat Sutardja (Marvell); Nicholas Negroponte (OLPC); Walter Bender (OLPC); Joe Jacobson (MIT Media Lab); Seymour Papert (MIT Media Lab); Steve  Kaufman (Riverside); and Tom Meredith (MFI)"

#: educational.html

msgid "educationaldescription"
msgstr "La daŭra defio taŭge eduki ĉiujn infanojn de la disvolviĝanta mondo akriĝis. Tiuj landoj devas repensi la malnovan desupran klasĉambran paradigmon, kaj anstataŭi ĝin per dinamika lerna modelo."

msgid "educationalh1"
msgstr "Eduka propono: La defio taŭge eduki ĉiujn infanojn"

msgid "educationalp1"
msgstr "Estas aparte grave eduki taŭge ĉiujn infanojn de la disvolviĝanta mondo. Simple uzi la kutimajn rimedojn ne plu sufiĉas, se tio iam sufiĉis. Se oni volas ke la civitanoj profitu, kiel ili meritus, la plivastiĝon de monda inform-ekonomio bazita sur teknologio, tiuj landoj devas repensi la malnovan desupran klasĉambran paradigmon, kaj anstataŭi ĝin per dinamika lerna modelo kiu stimulu la proprajn infanojn, transformante ilin en “lernantoj” sed ankaŭ en “instruantoj”. La ilo por malŝlosi ilian grandegan kapablon estas la XO. Metu tiun ege malaltkostan, grandpovan, fortikan kaj multuzan teko-komputilon en iliajn manojn, kaj ili faros la ceteron."

#: faq.html

msgid "faqdescription"
msgstr "Ĉu vi estas scivola pri kiel tiu ĉi projekto komenciĝis, kaj kial? Nicholas Negroponte, prezidanto de OLPC, respondas demandojn pri la iniciato."

msgid "faqh1"
msgstr "Oftaj Demandoj: Nicholas Negroponte respondas demandojn pri la projekto OLPC"

msgid "faqp1"
msgstr "Ĉu vi estas scivola pri kiel tiu ĉi projekto komenciĝis, kaj kial?"

msgid "faqp2"
msgstr "Nicholas Negroponte, prezidanto de OLPC, respondas demandojn pri la iniciato."

msgid "faqp3"
msgstr "Alklaku la demandojn sube por vidi la respondojn:"

msgid "faqq1"
msgstr "Kio entute estas la 100-dolara teko-komputilo?"

msgid "faqa1"
msgstr "La XO estas bazitaj sur Linukso, havas du-reĝiman ekranon, plenkolora DVD-kvalita reĝimo kaj dua reĝimo kiu estas nigra kaj blanka, reflekta, kaj tial legebla sub sunlumo kun triobligita distingivo. La teko-komputilo havos 500MHz-an procezilon kaj 128MB-an DRAM-memoro, kun 500MB de Flash memoro; ĝi ne havos durdiskon, sed havos tri USB-pordojn kaj SD-karta fendo por pliampleksigo. La teko-komputiloj havos sendratan alt-trafikon kiu, inter aliaj aferoj, permesas al ili labori kiel maŝ-reto; ĉiu teko-komputilo kapablos komuniki kun siaj plej proksimaj najbaroj, tiel kreante laŭ-bezonan lokan reton. La teko-komputiloj estas projektitaj por esti ege energi-ŝparaj, kio ebligas la uzon de novegajn energiajn sistemojn (inkluzive de tiuj per-mane ŝargeblaj)."

msgid "faqq2"
msgstr "Kial infanoj en disvolviĝantaj landoj bezonas teko-komputilojn?"

msgid "faqa2"
msgstr "Teko-komputiloj estas fenestro kaj ilo: fenestro al la mondo kaj ilo per kiu eblas pensi. Ili estas bonega maniero por ke ĉiuj infanoj lernu kiel lerni per memsufiĉa interagado kaj esplorado."

msgid "faqq3"
msgstr "Kial ne tablo-komputilo, aŭ eĉ pli bone, reciklitaj tablo-komputiloj?"

msgid "faqa3"
msgstr "Tablo-komputiloj estas malpli kostaj, sed portebleco estas grava, aparte por ke oni povu kunporti la komputilon hejmen je la fino de la tago. Infanoj en la disvolviĝanta mondo bezonas la plej novan teknologion, kaj precipe vere fortikajn hardvarojn kaj novstilajn softvarojn. Freŝdata laboro kun lernejoj en Maine (Usono) montris la grandegan valoron de la uzo de la teko-komputilo laŭlonge de ĉiuj lern-taskoj, kaj ankaŭ kiel amuzilon. La kunportado de la teko-komputilo al la hejmo utilas por allogi la familion. En la kamboĝa vilaĝo kie ni nun laboras ne haveblas elektra energio, tial la teko-komputilo estas, inter aliaj aferoj, la plej brila lum-fonto en la hejmo."

msgid "faqa3a"
msgstr "Fine, koncerne al reciklitaj maŝinoj: se ni estimas 100 milionojn da disponeblaj uzeblaj tablo-komputiloj, kaj ĉiu postulas nur unu horon da homa-zorgo por renovigado, replenigo kaj manipulado, tio signifas dekmilojn da laborjaroj. Tial, kvankam ni forte apogas la recikladon de uzitaj komputiloj, tio ne estas solvo por atingi Unu Teko-Komputilo po Infano."

msgid "faqq4"
msgstr "Kiel eblas atingi tiel malaltan koston?"

msgid "faqa4"
msgstr "Unue, per fortega redukto de la ekrana kosto. La unua generacio de la maŝino havos novtipan, du-reĝiman ekranon kiu signifas plibonigon de la likvakristalaj ekranetoj ordinare troveblaj en malaltkostaj DVD-aparatoj. Tiuj ekranoj povas esti uzataj kun alta distingivo kun nigra kaj blanka koloroj sub brila sun-lumo, kaj kostas ĉirkaŭ 35 usonajn dolarojn."

msgid "faqa4a"
msgstr "Due, ni malgrasigos la sistemojn. La hodiaŭaj teko-komputiloj iĝis tro grasaj. Du trionoj el ilia softvaro estas uzata por mastrumi la alian trionon, kiu plejofte faras la samajn funkciojn laŭ naŭ malsamajn manieroj."

msgid "faqa4b"
msgstr "Trie, ni surmerkatigos la teko-komputilojn en grandegaj kvantoj (milionoj), rekte al la eduk-ministerioj, kiuj povas distribui ilin kiel lerno-librojn."

msgid "faqq5"
msgstr "Kial estas grave ke ĉiu infano havu sian komputilon? Kio estas netaŭga en la komunumaj komputil-centroj?"

msgid "faqa5"
msgstr "Oni ne pensas pri komunaj krajonoj - ĉiu infano havas la sian. Ili estas iloj per kiuj oni povas pensi, sufiĉe malaltkostaj por esti uzataj en laboro kaj amuziĝo, desegnado, skribado kaj matematiko. Komputilo povas esti la samo, sed multe pli pova. Plue, estas multaj kialoj pro kiuj indas ke infano posedu ion, kiel pilkon, pupon aŭ libron; cetere ĉar tiuj posedaĵoj estos konservataj kun amo kaj zorgo."

msgid "faqq6"
msgstr "Kio rilate al konektebleco? Ĉu la telekomunikaj servoj ne estas multekostaj en la disvolviĝanta mondo?"

msgid "faqa6"
msgstr "Kiam tiuj maŝinoj elvenos el siaj skatoloj, ili kreos maŝ-reton per ili mem, de unu al alia. Tio estas io dekomence disvolvata ĉe MIT kaj sia Media Lab. Ni ankaŭ esploras manierojn konekti ilin al la interreta ĉefreto malaltkoste."

msgid "faqq7"
msgstr "Kion povas fari 1000-dolara teko-komputilo kion la 100-dolara versio ne kapablas?"

msgid "faqa7"
msgstr "Ne multon. La plano estas ke la XO faru preskaŭ ĉion. Kion ĝi ne faros estas konservi grandegan kvanton da datumoj, sed ĝi havos retan alireblon al servilo kiu povas fari tion."

msgid "faqq8"
msgstr "Kiel ili estos surmerkatigitaj?"

msgid "faqa8"
msgstr "La teko-komputiloj estos vendataj al registaroj kaj liverataj al infanoj fare de lernejoj po unu por infano. Ni diskutis tion kun Argentino, Brazilo, Urugvajo, Meza Ameriko, Etiopio, Libio, Niĝerio, Ruando, Pakistano, kaj Tajlando. Aldona, modesta alsendo de maŝinoj utilos por dissemi komunumojn de evoluigantoj en kelkaj aliaj landoj. Komercan version de la maŝino estos pripensata en 2008."

msgid "faqq9"
msgstr "Kiam vi prognozas ke tiuj teko-komputiloj atingos la merkaton? Kiuj estas laŭ vi la plej grandaj obstakloj?"

msgid "faqa9"
msgstr "Nia plano estas havi la maŝinojn pretaj por dissendado en la mezo de 2007. La fabrikado komenciĝos kiam inter 5 kaj 10 milionoj da maŝinoj estos menditaj kaj antaŭpagitaj."

msgid "faqa9a"
msgstr "La plej granda obstaklo estos fabriki 100 milionojn da io ajn. Tio ne estas tutsimple proviz-ĉena problemo, sed ankaŭ projekta problemo. La grandeco estas fortimiga, sed mi persone miregas je kio kelkaj entreprenoj proponas al ni. Ŝajnas ke almenaŭ duono de la problemoj solvatas nature."

msgid "faqq10"
msgstr "Kiu estas la fabrikanton de la originala dizajno (ODM) de la XO?"

msgid "faqa10"
msgstr "Quanta Computer Inc. el Tajvano estis elektata por esti la ODM (fabrikanton de la originala dizajno) por la projekto XO. La decido okazis post evaluado de proponoj faritaj de diversaj eblaj fabrikontoj."

msgid "faqa10a"
msgstr "Quanta Computer Inc. estis fondata en 1988 en Tajvano. Kun vendoj kiuj superas 10 miliardojn da usonaj dolaroj, Quanta estas la plej granda fabrikanto de teko-komputiloj en la tuta mondo; la firmao ankaŭ fabrikas poŝ-telefonojn, televidilojn kun likvakristala ekrano, servilojn kaj memorojn. Aldone, Quanta antaŭnelonge inaŭguris novan esplorejon kiu kostis 200 milionojn da usonaj dolaroj, nomata Quanta R&D Complex (QRDC), en Tajvano. La konstruaĵoj, kiuj ekfunkciis en la dua semestro de 2005, havas ĉirkaŭ 220 mil kvadratajn metrojn da etaĝ-areo kaj kapablas enloĝigi ĝis 7 mil inĝenierojn."

msgid "faqq11"
msgstr "Kiel strukturiĝos tiu iniciato?"

msgid "faqa11"
msgstr "La XO estas disvolvata de Unu Teko-Komputilo po Infano (OLPC), neprofitcela organizaĵo, situanta en Delaware, kreita de fakultatanoj el MIT Media Lab por projekti, fabriki kaj distribui teko-komputilojn kiuj estu sufiĉe malaltkostaj por provizi al ĉiu infano ĉirkaŭ la mondo aliron al scioj kaj modernaj formoj de edukado. OLPC baziĝas sur konstruismaj lern-teorioj inter kies pioniroj estas Seymour Papert kaj, iom poste, Alan Kay, kaj ankaŭ sur la principoj starigitaj de Nicholas Negroponte en sia verko Being Digital. La partoprenantaj entreprenoj estas Advanced Micro Devices (AMD), Brightstar, Chi Lin, eBay, Google, Marvell, News Corporation, Nortel, Quanta, Red Hat, kaj SES Astra."

#: map.html

msgid "map"
msgstr "mapo"

msgid "green"
msgstr "verda"

msgid "red"
msgstr "ruĝa"

msgid "orange"
msgstr "oranĝa"

msgid "yellow"
msgstr "flava"

msgid "mapp1"
msgstr "(verda) ĉiu lando kiun ni planas inkluzivi en la lanĉan fazon"

msgid "mapp2"
msgstr "(ruĝa) ĉiu lando kiun ni planas inkluzivi en la post-lanĉan fazon"

msgid "mapp3"
msgstr "(oranĝa) ĉiu lando kiu esprimis interesiĝon je la nivelo de Eduk-Ministerio aŭ pli alte"

msgid "mapp4"
msgstr "(flava) ĉiu lando kiu nuntempe serĉas registaran apogon"