PO-laptop.org-laptop-eo

From OLPC
Jump to: navigation, search
This page is monitored by the OLPC team.
Translation of PO-laptop.org-laptop-en-US original
bg | el | en | eo | es | it | ja | ko | ne | pt | ro | ru | zh (s) changes

This is one of the template files for the laptop.org website.
Translators, please note that the EN version is a template file. You should edit the PO file specific to your target language rather than doing in-line edits on the EN page, e.g., PO-laptop.org-auxiliary-es for Spanish. If you would like to add a new language, please copy the EN page, using the appropriate suffix for your language. Also, please "watch" this page for changes.

The PO files are organized by sections:

Basic terms common to many pages, and pages that represent the top level of the website hierarchy: PO-laptop.org-top-level-eo PO-laptop.org-top-level-en-US
Individual sections: PO-laptop.org-vision-eo PO-laptop.org-vision-en-US
PO-laptop.org-laptop-eo PO-laptop.org-laptop-en-US
PO-laptop.org-foundation-eo PO-laptop.org-foundation-en-US
PO-laptop.org-children-eo PO-laptop.org-children-en-US
Auxilliary pages: PO-laptop.org-auxiliary-eo PO-laptop.org-auxiliary-en-US
PO-laptop.org-bio-eo PO-laptop.org-bio-en-US
PO-laptop.org-gettingstarted-eo PO-laptop.org-gettingstarted-en-US
#, fuzzy
msgid ""
msgstr ""
"Project-Id-Version: OLPC website files Version 2.0\n"
"POT-Creation-Date: 2007-03-11 12:00-0500\n"
"PO-Revision-Date: 2007-03-22 13:21-0500\n"
"Last-Translator: Ismael Ávila <ismael.avila @ gmail.com>\n"
"Language-Team: LANGUAGE <LL@li.org>\n"
"MIME-Version: 1.0\n"
"Content-Type: text/plain; charset=utf-8\n"
"Content-Transfer-Encoding: 8bit\n"

# These pages are for the Laptop Section

#: hardware.html

msgid "hardwaretitle"
msgstr "Teko-komputilo: Lernilo kreita speciale por infanoj en disvolviĝantaj landoj"

msgid "hardwaredescription"
msgstr "La XO estas potenca lernilo kreita speciale por la plej malriĉaj infanoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj vivas en la plej foraj medioj. La teko-komputilo estis kunlabore projektata de spertuloj el universitato kaj industrio."

msgid "hardwarekeywords"
msgstr "OLPC, Unu Teko-Komputilo po Infano, teko-komputilo, XO teko-komputilo, lernilo, hardvaro, sendrata enkursigilo, TFT-ekrano, mem-reŝarga ekrano, distingivo, transsenda reĝimo, mult-kolora reĝimo, reflekta reĝimo, altdistingiva reĝimo, LCD-energikonsumo, ĉeforgano, filmilo, eksteraj pordoj USB2.0, SD-karta fendo, memoro, integrita cirkvitaro, grafika adaptilo."

msgid "hardwaresubcontenttitle"
msgstr "maŝa demonstraĵo"

msgid "hardwareh1"
msgstr "hardvaro"

msgid "hardwarep1"
msgstr "La XO estas potenca lernilo kreita speciale por la plej malriĉaj infanoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj vivas en la plej foraj medioj. La teko-komputilo estis kunlabore projektata de spertuloj el universitato kaj industrio, alportante eksterordinaran talenton kaj multajn jardekojn da kolektiva faka sperto al ĉiu aspekto de tiu neprofitcela humanisma projekto. La rezulto estas unika harmonio inter formo kaj funkcio; divers-uza, ege malmultekosta, energi-ŝpara, efika kaj fortika aparato per kiu disvolviĝantaj landoj ĉirkaŭ la mondo povas transsalti jardekojn da disvolvado - tuj transformante la enhavon kaj la kvaliton de la lernado de siaj infanoj."

msgid "hardwarerightsidebar1"
msgstr "Atentigoj"

msgid "hardwarerightsidebar2"
msgstr "aspektoj"

msgid "hardwarerightsidebar3"
msgstr "specifaĵoj"

#: software.html

msgid "softwaretitle"
msgstr "Softvaro: XO uzas senpagajn kaj liberajn softvarojn"

msgid "softwaredescription"
msgstr "XO uzas senpagajn kaj liberajn softvarojn. Nia kompromiso kun libera programaro ebligas al infanoj uzi siajn teko-komputilojn kiel ili preferas."

msgid "softwarekeywords"
msgstr "OLPC, Unu Teko-Komputilo po Infano, teko-komputilo, XO teko-komputilo, lernilo, lerno-sperto, libera programaro, teko-komputilo, malfermaj document-formatoj, instruistoj, FOSS, libera programaro"

msgid "softwareh1"
msgstr "softvaro"

msgid "softwarep1"
msgstr "XO uzas senpagajn kaj liberajn softvarojn. Nia kompromiso kun libera programaro ebligas al infanoj uzi siajn teko-komputilojn kiel ili preferas. Eĉ se ni ne esperas ke ĉiu infano iĝos programisto, ni tamen ne volas iun ajn limigon trudata al tiuj infanoj en la modifado de siaj maŝinoj. Ni uzas malfermajn dokument-formatojn pro la sama motivo: senlima kongrueco efikas kapablige. La infanoj - kaj iliaj instruistoj - havos liberecon reformuli, reinventi kaj reapliki iliajn softvarojn, hardvarojn kaj enhavon."

#: interface.html

msgid "interfacetitle"
msgstr "Interfaco: OLPC signifas reorganizi aferojn"

msgid "interfacedescription"
msgstr "Komencante de la simpla observo de Seymour ke, same kiel plenkreskaj homoj, infanoj estas scio-laborantoj, tamen en pli vasta mezuro, ni decidis, ke ili bezonis uzul-interfacon adaptitan al ilia specifa tipo de scia laboro."

msgid "interfacekeywords"
msgstr "OLPC, Unu Teko-Komputilo po Infano, teko-komputilo, tablo-komputilo, persona komputilo, infanoj, konoj, uzul-interfaco, lernado, SUGAR, interfaco, komunumo, lernantoj, instruistoj"

msgid "interfaceh1"
msgstr "interfaco"

msgid "interfacep1"
msgstr "La tablo-komputila metaforo estas tiel enradikiĝinta en la kolektiva konscio de la uzantoj de personaj komputiloj, ke estas facile forgesi kiel majuskla kaj radikala novaĵo estis la Grafika Uzul-Interfaco (GUI), kaj kiom ĝi helpis liberigi la komputilon de la “profesiuloj”,  kiuj estis konsternitaj antaŭ la ideo de komputado por ĉiuj."

msgid "interfacep2"
msgstr "OLPC signifas revolucion rilate al la ekzistanta koncepto de komputila interfaco."

msgid "interfacep3"
msgstr "Komencante de la simpla observo de Seymour ke, same kiel plenkreskaj homoj, infanoj estas sciolaborantoj, tamen en pli vasta mezuro, ni decidis, ke ili bezonis uzul-interfacon adaptitan al ilia specifa tipo de scia laboro: lernado. Do, kunlaborante kun teamoj de Pentagram kaj Red Hat, ni kreis SUGAR, “zoma” interfaco kiu grafike kaptas ilian mondon de kunlernantoj kaj instruistoj kiel kunlaborantoj, emfazante la konektojn ene de la komunumo, inter personoj kaj iliaj agadoj."

msgid "interfacep4"
msgstr "eToys (Squeak) ruliĝanta en la ekrano de OLPC"

msgid "interfacerightsidebar1"
msgstr "principoj"

msgid "interfacerightsidebar2"
msgstr "demonstraĵo"

#: design.html

msgid "designtitle"
msgstr "Dizajno: Malkovru la evoluon de la dizajno de la teko-komputilo"

msgid "designdescription"
msgstr "Kiel dekomence elpensita, la ekrano de la teko-komputilo uzis teknologion LCOS (Likva Kristalo sur Silicio) en la formo de projekciilo. Nicholas Negroponte montris la ideon komence de 2005, uzante aron de nigraj bastonetoj glitantaj tra la kadro por iom sentigi kiel la faldebla optika aranĝo povus funkcii."

msgid "designkeywords"
msgstr "OLPC, Unu Teko-Komputilo po Infano, teko-komputilo, XO teko-komputilo, grafika adaptilo, divers-uza dizajno, dizajno, vide distingebla, porinfana grandeco, aspekto, lernolibro, konfiguroj, norma teko-komputila uzo, legado de elektronika libro, ludoj, klavaro kun kaŭĉuka membrano"

msgid "designh1"
msgstr "Dizajna evoluo de la teko-komputilo"

msgid "designp1"
msgstr "Kiel dekomence elpensita, la ekrano de la teko-komputilo uzis teknologion LCOS (Likva Kristalo sur Silicio) en la formo de projekciilo. Nicholas Negroponte montris la ideon komence de 2005, uzante aron de nigraj bastonetoj glitantaj tra la kadro por iom sentigi kiel la faldebla optika aranĝo povus funkcii."

msgid "designp2"
msgstr "La teko-komputilo komencis evolui en junio de tiu jaro, kiam Mary Lou Jepsen, antaŭnelonge nomumita ĉefan teknologian oficistinon, ekkonsideris du-statan ekranon: kun unu ordinara multkolora LED teko-komputila ekrano, kaj alia nigra kaj blanka elektronika libro legebla sub sun-lumo. La ideo estis tre sencohava por la disvolviĝanta mondo, kie subĉielaj klasoj estas komunaj kaj la kosto por dissendado de lernolibroj signifas grandan elspezon."

msgid "designp3"
msgstr "En julia estrarkunsido, Design Continuum prezentis aron da novstilaj prototipaj dizajnoj, kiuj kondukus, novembre de 2005, al la fama “verda maŝino”, kun ĝia elstara flava man-kranko, kiu estis prezentata al la mondo fare de la UN Ĝenerala Sekretario Kofi Annan en la Monda Pintkonferenco pri la Informa Socio en Tunizo."

msgid "designp4"
msgstr "La flava man-kranko, kvankam beleta, fine montriĝis nekonvena; ĝi estis anstataŭita de altern-kurenta adaptilo, kiu siavice ankaŭ aliformiĝis al unu aŭ pliaj kromaj tipoj de hom-ŝargaj disponaĵoj. Ĝia elstareco kiel ikono de la OLPC estus poste superata de la maŝ-retaj antenoj, aŭ “oreloj.” Samtempe, Quanta Computer, nia ODM (original design manufacturer—fabrikanto de la originala dizajno), estis tre konvinka favore al la adaptado de la teko-komputilo al la tiel nomata transformula ĉarnira junto, por simpligi la transformojn de la maŝino de klasika teko-komputilo al luda disponaĵo aŭ al legilo de elektronikaj libroj. En la unua semestro de 2006, Yves Behar, la konata industria dizajnisto el San Francisko, aliĝis al la projekto por kompletigi la finan dizajnon de la Unua Generacio de la XO."

msgid "designp5"
msgstr "En novembro de 2006, la unuaj XO-provmaŝinoj, la B1 (Beta 1), eliras la fabrikon de Quanta en Ŝanhajo."

msgid "designp6"
msgstr "La B2-a modelo de XO, pli fortika, solida, kun iomete pligrandigita kliniĝo, estas preskaŭ preta por sia debuto."

#: meshdemo.html

msgid "meshdemop1"
msgstr "Vi bezonas la plej novan Flash-an krom-programon por vidi la maŝ-demonstraĵon. Klaku ĉi tie por elŝuti ĝin."

#: hardwarehighlights.html

msgid "hardwarehighlightstitle"
msgstr "Teko-komputilo kun videa/fota kamerao, 3 eksteraj USB2.0 pordoj kaj SD-karta fendo"

msgid "hardwarehighlightsh1"
msgstr "XO malsamas iun ajn teko-komputilon jam konstruita"

msgid "hardwarehighlightsp1"
msgstr "La XO spontane kreas sian propran maŝ-reton. Ĉiu maŝino estas tuttempa sendrata enkursigilo. Infanoj en la plej foraj regionoj de la Tero, kaj ankaŭ iliaj instruistoj kaj familioj, estos konektataj inter ili kaj al Interreto."

msgid "hardwarehighlightsp2"
msgstr "Ĝi havas TFT-an ekranon kiu ampleksas 19 cm (7.5" 7,5 colojn), kies distingivo rangas je 1200×900 rastrumeroj, kiu estas mem-reŝarĝa kun distingivo je 200 DPI (punktoj je colo), plej alta ol 95% el la teko-komputiloj nuntempe vendataj. Du ekranaj reĝimoj elekteblas: transsenda, multkolora reĝimo, kaj reflekta reĝimo, kun alt-distingivo kaj legebla sub sunlumo. Ambaŭ konsumas tre malmulte da energio: la transsenda reĝimo konsumas 1 vaton (ĉirkaŭ unu seponon de la averaĝa likvakristala-ekrana energikonsumo en teko-komputilo); la reflekta reĝimo konsumas mizeran 0,2 vaton."

msgid "hardwarehighlightsp3"
msgstr "La teko-komputilo haltas la funkciadon de sia ĉeforgano kiam konvenas, kio ebligas eĉ pli rimarkindajn energi-ŝparojn. La teko-komputilo normale konsumas malpli ol du vatojn, malpli ol dekono de tio kion ordinara teko-komputilo postulas, tiel malmulte ke la XO povas esti reŝargata per homa forto. Tio estas gravega avantaĝo por 500 milionoj da infanoj kiuj neniel disponas elektran energion."

#: hardwarefeatures.html

msgid "hardwarefeaturestitle"
msgstr "Malkovru la kvalitojn de la teko-komputilo XO"

msgid "hardwarefeaturesp1"
msgstr "La dizajna flanko estis prioritato ekde la komenco: la teko-komputilo ne povus esti granda, peza, malfortika, malbela, danĝera aŭ teda. Alia nepraĵo estis la estetika rimarkindeco. Parte, la celo estas forte allogi la celpublikon de la XO; sed la rimarkindaj trajtoj de la maŝino ankaŭ celas malstimuli kaŝ-komercon en la nigra merkato. Ne estas maltrafo en tio kio ĝi estas kaj en tiuj al kiuj ĝi adresiĝas."

msgid "hardwarefeaturesp2"
msgstr "La XO similas lernolibron laŭ grandeco, kaj estas malpli peza ol lunĉskatolo. Dank'al ĝiaj diversuza dizajno kaj transforma ĉarniro, la teko-komputilo facile aliiĝas al iu ajn el diversaj konfiguroj: norma teko-komputila uzo, uzo kiel legebla elektronika libro, aŭ luda uzo."

msgid "hardwarefeaturesp3"
msgstr "La teko-komputilo havas rondigitajn angulojn. La malaparta anso estas taŭga por infanoj, same kiel la klavaro, kiu estas ĉirkaŭprotektita de kaŭĉuka membrano. La novstila, du-reĝima, aparte larĝa tuŝareo permesas alreferencadon, kaj ankaŭ desegnadon kaj skribadon."

msgid "hardwarefeaturesp4"
msgstr "La XO estas plene kongrua je la Eŭrop-Unia RoHS Regulo. Ĝi enhavas nenian danĝeran materialon. Ĝiaj NiMH-aj baterioj enhavas neniun toksikan pezan metalon, kaj cetere ĝi havas plibonigitan bateri-regadon kiu plilongigas la vivdaŭron koncerne al reŝargaj cikloj. Ĝi aldone akceptas variajn ŝargilojn, kiel ekzemple aŭtomobilajn bateriojn."

msgid "hardwarefeaturesp5"
msgstr "Aldone, por uzo hejme aŭ kie elektra energio ne estas disponebla, la XO povas esti permane ŝargata. Ĝi havos almenaŭ du el inter tri alternativoj: man-kranko, pedalo aŭ tir-ŝnuro. Estas ankaŭ eble ke la infanoj havos duan baterion por grupa ŝargado en la lernejo dum ili uzas siajn teko-komputilojn enklase."

msgid "hardwarefeaturesp6"
msgstr "Sperto montras ke la partoj de teko-komputilo kiuj plej ofte misfunkcias estas la durdisko kaj internaj konektiloj. Tial, la XO ne enhavas rompeblajn durdiskojn kaj havas nur du internajn kablojn. Por garantii pli grandan fortikecon, la plasta kiraso de la maŝino dikas je 2 milimetroj, kontraste al la kutima 1,3mm-a dikeco. Ĝiaj maŝ-retaj antenoj, kies efikeco multe superas tiun de ordinara teko-komputilo, utilas ankaŭ kiel eksteraj kovriloj de la USB-aj pordoj, kiuj cetere havas internan protektilon. La ekrano estas ankaŭ kusenata de internaj “amortiziloj.”"

msgid "hardwarefeaturesp7"
msgstr "La antaŭvidata vivdaŭro de la produkto estas minimume kvin jaroj. Por helpi garantii tian daŭrecon, la maŝinoj estas nun submetataj al detruaj eksperimentoj en la fabriko, kaj ankaŭ al surlokaj realaj provoj fare de infanoj."

#: hardwarespecs.html

msgid "hardwarespecstitle"
msgstr "Malkovru la specifaĵojn de la teko-komputilo XO"

msgid "hardwarespecsh1"
msgstr "Specifaĵoj"

msgid "hardwarespecsh2"
msgstr "Maŝinaj dimensioj:"

msgid "hardwarespecsp1"
msgstr "Dimensioj: 242mm×228mm×32mm (proksimume — povas esti ŝanĝata)"

msgid "hardwarespecsp2"
msgstr "Pezo: malpli ol 1.5 KG (celita pezo — povas esti ŝanĝata)"

msgid "hardwarespecsp3"
msgstr "Konfiguro: Transformebla teko-komputilo kun pivotebla, turnebla ekrano; ĉirkaŭvolvaĵo protektas kontraŭ polvo kaj likvaĵoj."

msgid "hardwarespecsh3"
msgstr "Kerna elektroniko:"

msgid "hardwarespecsp4"
msgstr "AMD Geode LX-700@0.8W (datumfolioj)"

msgid "hardwarespecsp5"
msgstr "Ĉerforgana taktofrekvenco: 433 MHz"

msgid "hardwarespecsp6"
msgstr "Kongrueco: Athlon komandaro (inkluzive MMX kaj 3DNow! Enhanced) kun aldonaj Geode-specifaj komandoj (X86/X87-kongrua)"

msgid "hardwarespecsp6a"
msgstr "North Bridge: PCI kaj Memora Interfaco integra kun ĉeforgano de Geode"

msgid "hardwarespecsp7"
msgstr "Integra cirkvitaro: AMD CS5536 South Bridge (datumfolioj)"

msgid "hardwarespecsp8"
msgstr "Grafika adaptilo: Integra kun ĉeforgano de Geode; unuigita memor-arkitekturo"

msgid "hardwarespecsp9"
msgstr "Enkonstruita adaptilo (por produktado), ENE KB3700"

msgid "hardwarespecsp10"
msgstr "DRAM-memoro: 256 MiB kadukiĝema RAM"

msgid "hardwarespecsp11"
msgstr "Datumfrekvenco: Du-reĝima — DDR333 — 166 MHz"

msgid "hardwarespecsp12"
msgstr "Malferma Firmvara startigilo; 1024KB SPI-interfaca flash ROM"

msgid "hardwarespecsp13"
msgstr "Amasmemoro: 1024 MiB SLC NAND flash, rapidega flash adaptilo"

msgid "hardwarespecsp14"
msgstr "Diskturnilo: Neniu turniĝanta disko"

msgid "hardwarespecsh4"
msgstr "Ekrano:"

msgid "hardwarespecsp15"
msgstr "Likvakristala ekrano: 7.5” (19-centrimetra) du-reĝima TFT ekrano"

msgid "hardwarespecsp16"
msgstr "Videbla areo: 152.4 mm × 114.3 mm"

msgid "hardwarespecsp17"
msgstr "Distingivo: 1200 (H) × 900 (V) distingivo (200 DPI - punktoj po colo)"

msgid "hardwarespecsp18"
msgstr "Nigra kaj blanka ekrano: alta distingivo, reflekta nigra kaj blanka reĝimo"

msgid "hardwarespecsp19"
msgstr "Multkolora ekrano: normala distingivo, diskretigita laŭ quincunx-metodo, transsenda multkolora reĝimo"

msgid "hardwarespecsp20"
msgstr "Speciala “DCON” integra cirkvito, kiu ebligas deswizzling kaj kontraŭ-grajnecan efikon (anti-aliasing) en multkolora reĝimo, dum ebligas ke la ekrano plufunkciu kun haltita procesoro."

msgid "hardwarespecsh5"
msgstr "Apartenantaj periferiaĵoj:"

msgid "hardwarespecsp21"
msgstr "Klavaro: 70+ klavoj, 1.2mm alklako; klavar-muntaĵo volvita ene de kaŭĉuk-membrano"

msgid "hardwarespecsindent1"
msgstr "Detaloj de la klavara dizajno"

msgid "hardwarespecsindent2"
msgstr "Fotoj de la klavara dizajno -  internacia, Tajlingva, Arablingva, Hispanlingva, Portugallingva, Okcident-Afrika, Urdulingva, Franclingva"

msgid "hardwarespecsp22"
msgstr "Sago-klavoj: kvinklava sago-rega areo; kvar direktigaj klavoj kaj Enter"

msgid "hardwarespecsp23"
msgstr "Tuŝareo: Du-reĝima kapacitanca/rezistanca tuŝareo; kapabla je skribenira reĝimo"

msgid "hardwarespecsp24"
msgstr "Aŭdio: Analogaj Disponaĵoj AD1888, AC97-kongrua aŭdia (mal)kodilo; stereofonia, kun du internaj laŭtparoliloj; monofonia, kun interna mikrofono kaj uzanta la analogajn disponaĵojn SSM2211 por aŭdia amplifado"

msgid "hardwarespecsp25"
msgstr "Sendrata transsendilo: Marvell Libertas 88W8388+88W8015, 802.11b/g kongrua; du-reĝima adaptebla, turneblaj samaksaj antenoj; kapablaj je diverseca ricevado"

msgid "hardwarespecsp26"
msgstr "Statindikiloj: Ŝaltita, baterio, WiFi; videbla kun kovrilo fermita aŭ malfermita"

msgid "hardwarespecsp27"
msgstr "Videokamerao: distingivo je 640×480, 30FPS"

msgid "hardwarespecsh6"
msgstr "Eksteraj konektilingoj:"

msgid "hardwarespecsp28"
msgstr "Nutrado: 2-najla DC-fonto, uzebla de 10 ĝis 20 V, sekura de –50 ĝis 39 V, unufoja fandeblaĵo kontraŭ troa enirkurento"

msgid "hardwarespecsp29"
msgstr "Aŭdia elirejo: Norma 3.5mm 3-najla ŝaltebla stereofonia aŭdia konektilingo"

msgid "hardwarespecsp30"
msgstr "Mikrofono: Norma 3.5mm 2-najla ŝaltebla monofonia mikrofona konektilingo; elektebla reĝimo kiel sentilo-enirejo"

msgid "hardwarespecsp31"
msgstr "Pliampleksigo: 3 A-tipaj USB-2.0 konektilingoj; MMC/SD karda fendo"

msgid "hardwarespecsp32"
msgstr "Maksimuma kurento: 1 A (total)"

msgid "hardwarespecsh7"
msgstr "Baterio:"

msgid "hardwarespecsp33"
msgstr "Tipo de aranĝo: 4 aŭ 5 piloj, 6V seria aranĝo"

msgid "hardwarespecsp34"
msgstr "Tute interna “malmola” kesto; eltirebla fare de la uzanto"

msgid "hardwarespecsp35"
msgstr "Kapacito: 22.8 Vatoj-hore"

msgid "hardwarespecsp36"
msgstr "Pila tipo: NiMH (aŭ LiFeP)"

msgid "hardwarespecsp37"
msgstr "Kesta protekto: Enkonstruita kesto kun indiko de la pila tipo"

msgid "hardwarespecsp38"
msgstr "Enkonstruita temperatur-sentilo"

msgid "hardwarespecsp39"
msgstr "Enkonstruita multfandeblaĵa kurent-limigilo"

msgid "hardwarespecsp40"
msgstr "Cikla vivdaŭro: Minimume 2.000 ŝarg/malŝargaj cikloj (kun fina kapacito je 50% de tiu de novaj piloj, IIRC)."

msgid "hardwarespecsp41"
msgstr "Energi-regado estos gravega"

msgid "hardwarespecsh8"
msgstr "BIOS/loader"

msgid "hardwarespecsp42"
msgstr "Malferma Firmvaro estas uzata kiel startigilo."

msgid "hardwarespecsh9"
msgstr "Mediaj specifaĵoj:"

msgid "hardwarespecsp43"
msgstr "Temperaturo: ie inter la postuloj de teko-komputiloj kaj la militistaj specifaĵoj; la ekzakta valoro ankoraŭ ne estas difinita."

msgid "hardwarespecsp44"
msgstr "Humideco: Simila sinteno al tiu por temperaturo. Kiam fermita, la maŝino devas sigeliĝi sufiĉe bone por ke infanoj kiuj piediras al aŭ de la lernejo ne timu pluvon aŭ polvon."

msgid "hardwarespecsp45"
msgstr "Alteco: de –15m ĝis 3048m (funkcianta), de –15m ĝis 12192m (nefunkcianta)"

msgid "hardwarespecsp46"
msgstr "Bato: 125g, 2ms, duon-sinuse (funkcianta) 200g, 2ms, duon-sinuse (nefunkcianta)"

msgid "hardwarespecsp47"
msgstr "Aleatora vibrado: 0.75g nulo-al-pinto, 10Hz ĝis 500Hz, ritmo de variado 0.25 oct/min (funkcianta); 1.5g nulo-al-pinto, 10Hz ĝis 500Hz, ritmo de variado 0.5 oct/min (nefunkcianta)"

msgid "hardwarespecsp48"
msgstr "2mm-dika plasta ŝelo (1.3mm estas la kutima dikeco por multaj maŝinoj)."

msgid "hardwarespecsh10"
msgstr "Regulaj postuloj:"

msgid "hardwarespecsp49"
msgstr "La kutimaj Usonaj kaj Eŭrop-Uniaj postuloj rilate al EMI/EMC estos respektataj."

msgid "hardwarespecsp50"
msgstr "La teko-komputilo kaj ĉiuj aldonaĵoj provizotaj de OLPC tute kongruos al la normoj UL kaj RoHS."

#: softwareprinciples.html

msgid "softwareprinciplestitle"
msgstr "Principoj: La XO teko-komputilo alportos teknologion al la infanoj"

msgid "softwareprinciplesh1"
msgstr "principoj"

msgid "softwareprinciplesp1"
msgstr "La XO teko-komputilo alportos teknologion al la infanoj kiel rimedo por libereco kaj kapabligo. La sukceso de la projekto en la konteksto de grandega monda malegaleco eblos nur per adopto de malferma sinteno kaj per garantiado de profunda nivelo de libereco al la uzantoj kaj evoluigantoj de la teko-komputilo."

msgid "softwareprinciplesp2"
msgstr "Laŭgrade kiel la infanoj kreskas kaj alcelas novajn ideojn, la softvaro kaj la iloj bezonas esti kapablaj evolui kun ili kaj oferi pordon al aliaj teknologioj."

msgid "softwareprinciplesp3"
msgstr "Vikio: OLPC pri libera programaro"

#: softwarebenefits.html

msgid "softwarebenefitstitle"
msgstr "Principoj: La teko-komputilo XO alportos teknologion al la infanoj"

msgid "softwarebenefitsh1"
msgstr "avantaĝoj"

msgid "softwarebenefitsp1"
msgstr "Lernado estas nia ĉefa celo; ni ne enfokusigas komputiluzan lertecon, ĉar tio estas kromefiko de la lerteco kiun infanoj akiros pro la uzado de la teko-komputilo en lernado. Infanoj, precipe la plej junaj, necesas lerni pri Informaj Teknologioj kaj tutcerte ne bezonas esti spertaj uzantoj de Word, Excel kaj Powerpoit. Ili ne estas oficistoj. Tamen, la akirado de tiuj kapabloj, por tiuj kiuj kreskis kun teko-komputilo, estos facile farebla."

msgid "softwarebenefitsp2"
msgstr "Epistemologoj ekde John Dewey ĝis Paulo Freire kaj Seymour Papert konsentas ke oni lernas el la farado. Tio sugestas ke se oni volas lernigi pli, oni volas pli da aktivaĵoj. Tial OLPC emfazas softvarajn ilojn por esplorado kaj esprimado, anstataŭ instruado. Pli bona instruisto ol devo estas plaĉo. Uzante la teko-komputilon kiel rimedon por engaĝi infanojn en la konstruadon de scioj surbaze de iliaj personaj interesoj, kaj provizante ilin per iloj por kundividado kaj pridiskutado de tiuj konstruaĵoj, oni transformos ilin en lernantoj kaj instruantoj."

msgid "softwarebenefitsp3"
msgstr "Pro farebleco kaj antaŭ la neceso plibonigi efikecon kaj fidindecon ene de limigitaj kostoj, la XO ne estas ŝarĝata de troaj softvaroj, tio estas, la “multfunkci-malsano” kiu respondecas por multe de la malrapideco, nefidindeco kaj tra kosto de multaj el la modernaj teko-komputiloj. La XO startiĝos rapide kaj estos lerta en sia funkciado. Ni atingis tion enfokusigante nur tiujn aspektojn kiujn infanoj bezonas en la lernado."

#: softwarespecs.html

msgid "softwarespecstitle"
msgstr "Specifaĵoj: Estas uzataj komponentoj de la Linuksa mastruma sistemo"

msgid "softwarespecsh1"
msgstr "specifaĵoj"

msgid "softwarespecsp1"
msgstr "Ni uzas komponentojn el Red Hat's Fedora Core 6 versio de la Linuksa mastruma sistemo; ni akompanas proksime la ĉefan kernon."

msgid "softwarespecsp2"
msgstr "La teko-komputilo eltenos kvin program-mediojn: (1) Python, el kiu estis muntataj la uzul-interfaco kaj la modelo de aktivaĵoj; (2) Javascript por krozil-bazitaj skriptado; (3) Csound, programebla muzika kaj aŭda medio; (4) Squeak, versio de Smalltalk enkonstruita en rimed-riĉa kreada medio; kaj (5) Logo. Uzeblos ankaŭ iagrade Java kaj Flash."

msgid "softwarespecsp3"
msgstr "Aplikaĵoj inkluzivos interretan krozilon (foliumilon) muntata sur Xulrunner, la rultempa medio uzata de krozilo Fajravulpo (Firefox); simpla dokumento-vidigilo bazita sur Evince; la AbiWord tekstprilaborilo, RSS legilo,  e-poŝta kliento, babila kliento, VOIP kliento; taglibro vikio kun tekstprilaborado laŭ WYSIWYG (kion vi vidas estas tio kio rezultos); multrimeda krea kaj prova medio; ilaro por muzika komponado, grafikaj ilaroj, ludoj, ŝelo, kaj erarserĉilo."

msgid "softwarespecsp4"
msgstr "Bibliotekoj kaj kromprogramoj uzataj de OLPC inkluzivas Xul, GTK+, Matchbox, Sugar, Pango, ATK, Cairo, X Window System, Avahi, kaj gstreamer."

#: softwaredevelopers.html

msgid "softwaredeveloperstitle"
msgstr "Evoluigantoj: prenu la plej novan muntaĵon de nia bildo"

msgid "softwaredevelopersh1"
msgstr "evoluigantoj"

msgid "softwaredevelopersp1"
msgstr "OLPC evoluiga retejo:
http://dev.laptop.org/"

msgid "softwaredevelopersp2"
msgstr "Programo por evoluigantoj:
http://wiki.laptop.org/go/Developers_program"

msgid "softwaredevelopersp3"
msgstr "BTest Softvara Rimarko:
http://wiki.laptop.org/go/BTest-2_Release_Notes"

msgid "softwaredevelopersp4"
msgstr "Mem-reinstalada bildo:
http://wiki.laptop.org/go/Autoreinstallation_image"

msgid "softwaredevelopersp5"
msgstr "La plej nova stabila muntaĵo de nia bildo estas ĉiam trovebla ĉi tie:
http://olpc.download.redhat.com/olpc/ streams/development/LATEST"

#: interfaceprinciples.html

msgid "interfaceprinciplestitle"
msgstr "Principoj: La teko-komputilo enfokusigas infanojn al aktivaĵoj"

msgid "interfaceprinciplesh1"
msgstr "principoj"

msgid "interfaceprinciplesh2"
msgstr "Aktivaĵoj"

msgid "interfaceprinciplesp1"
msgstr "En la teko-komputilo ne estas softvaraj aplikaĵoj en la kutima senco. La teko-komputiloj fokusigas la infanojn al “aktivaĵoj.” Tio estas pli ol simple nova nom-normo; ĝi respegulas la internan kvaliton de la lerna travivaĵo, kiun ni esperas ke la infanoj havu kiam ili uzos la teko-komputilon. Aktivaĵoj malsamas aplikaĵojn en siaj fokusoj - kunlaboro kaj esprimo - kaj siaj realigoj - skribado de taglibro kaj iteracio."

msgid "interfaceprinciplesh3"
msgstr "Ĉeesto"

msgid "interfaceprinciplesp2"
msgstr "Ĉiu persono havas la potencialon esti lernanto kaj instruanto. Ni decidis meti kunlaboron en la kernon de la uzul-sperto por realigi tiun potencialon. La ĉeesto de aliaj membroj de la lernokomunumo kuraĝigos la infanojn preni respondecon rilate al la lernado de la aliaj same kiel de ili mem. La interŝanĝo de ideoj inter kunlernantoj povas fari la lernoproceson pli alloga kaj stimuli la kapablon de kritika rezonado. Ni esperas stimuli tiujn tipojn de socia interagado pere de la teko-komputiloj."

msgid "interfaceprinciplesp3"
msgstr "Por faciligi kunlaboran lern-medion, la teko-komputiloj uzas maŝ-reton kiu interkonektas ĉiujn teko-komputilojn ene de ioma distanco. Ekspluatante tiun konekteblecon, ĉiu aktivaĵo povas fariĝi retlaboron. Ni aspiras, ke ĉiuj aktivaĵoj profitu la maŝon; iu ajn aktivaĵo kiu ne okazas kadre de la maŝo eble devus esti repensata por konsideri la konekteblecon. Kiel ekzemplon, konsideru la aktivaĵon de interreta navigado kiu ekestos rezulte de la distribuado de la teko-komputiloj. Normale oni navigas sola, eble fojfoje sendante al amiko sian plej ŝatatan ligilon. En la teko-komputilo, tamen, la aktivaĵo de ligil-kundividado integriĝinta en la naviga aktivaĵo transformas la solecan interret-surfan agon en grupan kunlaboron. Tie kie eblos, ĉiuj aktivaĵoj devos alpreni la maŝon kaj forte fokusiĝi en la faciligadon de tiaj kunlaboraj procesoj."

msgid "interfaceprinciplesh4"
msgstr "Esprimado"

msgid "interfaceprinciplesp4"
msgstr "Komencante de la premiso, ke ni volas uzi tion kion la personoj jam scias por krei ligilojn al novaj scioj, nia aliro enfokusigas pensadon, esprimadon kaj komunikadon pere de teknologio. La teko-komputilo estas “aĵo por peri penson”; ni esperas fari, ke la esenca aktivaĵo de la infanoj estu  pri krea esprimado, en kiu ajn formo ĝi alprenu. Tiel, multaj aktivaĵoj centriĝos en la kreadon de iu tipo de objekto, estu ĝi desegno, muzikaĵo, rakonto, ludo aŭ programo. En plia ŝanĝo en la lingvaĵo uzata por priskribi la spertojn de la uzantoj, ni priparolas objektojn anstataŭ dosieroj kiel la esenca produktaĵo de la krea esprimado."

msgid "interfaceprinciplesp5"
msgstr "Kiel multaj softvaraj evoluigantoj agnoskas, la plej bona maniero por lerni kiel verki programon estas verki iun, aŭ eble instrui al alia persono kiel fari tion; studi la sintakson de la lingvo povas esti utile, sed tio ne lernigas onin kiel kodigi. Ni esperas apliki tiun principon de “lernado el farado” al ĉiuj tipoj de kreadoj, ekzemple, ni emfazas la komponadon anstataŭ la elŝutado de muzikaĵoj. Ni ankaŭ instigas la infanojn engaĝiĝi en la proceson de kunlabora kritiko de iliaj esprimadoj kaj ankaŭ persisti en tiuj esprimoj."

msgid "interfaceprinciplesp6"
msgstr "La objektigo de la tradicia dosiera sistemo pli rekte rilatas al metaforoj de la reala mondo: anstataŭ son-dosiero, ni havas la veran sonon; anstataŭ teksta dosiero, rakonton. Por ebligi tiun koncepton, aktivaĵaj disvolvigantoj povas difini objektotipojn kaj la respektivajn ikonojn kiuj reprezentas ilin."

msgid "interfaceprinciplesh5"
msgstr "Taglibra skribado"

msgid "interfaceprinciplesp7"
msgstr "La koncepto de taglibro, skribita dokumentaro de ĉiutagaj eventoj, estas ĝenerale komprenata, eĉ se diversforme depende de la kulturoj. Taglibro kutime priskribas la aktivaĵojn kiujn oni faris dum la tago. Ni decidis adopti la taglibran metaforon kiel nian bazan strategion por la dosiera ordigado. Eĉ se la subkuŝanta realigo de tiu dosiera sistemo ne elstare malsamas en kelkaj el la nuntempaj mastrumaj sistemoj, ĝi aliflanke estas malpli grava ol la propra koncepto de taglibro."

msgid "interfaceprinciplesp8"
msgstr "En sia kerno, la koncepto de nia taglibro entenas la ideon, ke la dosiera sistemo registras historion de tio kion faris infano, aŭ, pli specife, la aktivaĵoj en kiuj la infano partoprenis. Ĝia funkcio kiel registrejo de la objektoj kreitaj dum la aktivaĵoj estas duaranga, kvankam grava. La taglibro nature utilas por tempa organizado (malgraŭ ke ĝi povas esti etiketata, traserĉata kaj ordigita laŭ diversaj manieroj). Kiel registro de aferoj kiujn la infano faris, ne nur de la aferoj kiujn ŝi konservis, la taglibro legeblas multe pli kiel dokumentuja aŭ albuma historio de la interagadoj de la infano kun la maŝino kaj kun siaj kunlernantoj. La taglibro kombinas enirejojn konscie kreitaj de la infano kun tiuj preterkonscie kreitaj pro partopreno en aktivaĵoj; evoluigantoj devas zorge pripensi kiel aktivaĵo integriĝas al la taglibro pli ol al ordinara dosiera sistemo kiu funkcias sendepende de aplikaĵo. La aktivaĵoj, la objektoj kaj la manieroj por registri ĉion kunigitan sumiĝas por krei malsaman tipon de komputila sperto."

#: interfacedemo.html

msgid "interfacedemotitle"
msgstr "Interfaca Demonstraĵo"

msgid "interfacedemoh1"
msgstr "demonstraĵo"

msgid "clickfornextslide"
msgstr "Klaku por iri al la sekva paĝo"

msgid "next"
msgstr "sekva"

msgid "previous"
msgstr "antaŭa"

#: activities.html

#: designdevelopers.html

#: stories.html

#: designprinciples.html